Aqui na rubrica ASTROLOGIA mostro alguns poemas
originalmente escritos em Esperanto
Tie-ĉi en ASTROLOGIA fako prezentas mi kelkajn poemojn
originale verkitajn en Esperanto
a respeito de ASTROLOGIA propriamente,
ASTRONOMIA e MITOLOGIA
prI ASTROLOGIO mem,
ASTRONOMIO kaj MITOLOGIO
SONETO DE UM PISCIANO
SONETO DE FIŜOJANO
PISCIANO eu sou, e tudo mais
de minha amada...
FIŜOJANO estas mi, same ĉio
de mia amatino... Mia
koro
bobelas en la akvo pro adoro
kaj vive pluas tia fantazio.
Bobelas fiŝo, kaj sufiĉas tio,
ke bobelado estas ne furoro;
estas ĝi mia ama dimensio,
la silenta invito al amoro.
Jen kodita mesaĝo pli valoras,
elegante funkcias, metaforas,
konkeras la konsenton de la inoj.
Ĉu akvario? fiŝo?... Ho, leganto,
komprenu kion diras Esperanto
sub vualo subtila, sen difinoj !
.gif)
M u z i k o
FAGNER kantas - Borbulhas de amor (Bobelado de amo)
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
Membro de SINARJ
Sindikato de Astrologoj en Rio de Janeiro
Helpa traduko
<>
tradução auxiliar
PISCIANO sou, tudo mais
de minha amada... Meu
coração
borbulha n’ água por adoração
e vive mais essa fantasia.
Borbulha peixe, e isso basta,
que o borbulhar não é desespero;
é minha amorosa dimensão,
o silente convite ao amor.
Eis que codificada mensagem vale mais,
elegante funciona, é metáfora,
conquista a aquiescência das mulheres.
Um aquário? peixe?... oh, leitor,
compreenda o que diz Esperanto
sob véu sutil, sem definições!
{Jo®ge}
.gif)


C A S A M E N T O
P e i x e s <> C â n c e r
F I Ŝ O J K A N K R O
G E E D Z I Ĝ O
Naskiĝis mi je FIŜOJ, februare,
kaj l’ ascendanto mia, SKOPIO,
estas tiu protekto senkompare
kontraŭ malamikoj kaj envio...
Je KANKRO jen naskiĝis l’ amatino,
geeziĝo plena kaj favora.
Estas Ŝi mia lum’ en la destino,
kunvivado kompleta kaj fervora.
Sign’ KANKRO havas bazon : FAMILIO
kaj pro tio ĉi estas speciala
: Ŝi nutras kaj ĉe ni mankas nenio
en vivostilo vere senrivala.
Niahejme FELIĈO estas plena
kun la filoj, genepoj, amikaro.
La religio vere ekumena
fariĝas nia propra nektaro.
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
Membro de SINARJ
Sindikato de Astrologoj en Rio de Janeiro
.gif)
Helpa traduko <> tradução auxiliar
Nasci em PEIXES, em fevereiro,
e o ascendente meu, Escorpião
é aquela proteção sem comparação
contra inimigos e inveja...
Em CÂNCER eis que nasceu a mulher amada,
casamento pleno e favorável.
É Ela minha luz no destino,
convivência completa e fervorosa.
Signo CÂNCER tem uma base: FAMÍLIA
e por isso é esta é especial
: Ela nutre e em nosso lar nada falta
em estilo de vida verdadeiramente sem rival.
Em nosso lar FELICIDADE é plena
com os filhos, netas e neto, grupo de amigos.
A religião verdadeiramente ecumênica
faz-se nosso próprio néctar.
{Jo®ge}
.gif)
MELINDROSO ASSUNTO PARA O POETA
TIKLA AFERO POR LA POETO
27/ agosto /2006
27-a/Aŭgusto/2006
2.500 astrônomos reunidos em Praga
absurdamente decidiram que Plutão não é mais planeta.
2.500 astronomoj kunvenintaj en Prago
absurde decidis, ke Plutono ne plu estas planedo.
Ili konsideris, ke PLUTONO estas “nana planedo”.
Eles consideraram que PLUTÃO é “planeta-anão”.
PRO TIO LA REAGO <> POR ISSO A REAÇÃO
PLUTÃO é regente do mapa astrológico do poeta,
cujo Ascendente é
Escorpião
!
PLUTONO
estas reganto de la horoskopo de la poeto,
kies Ascendanto estas Skorpio !
.gif)
REAÇÃO DO POETA
REAGO DE LA POETO
Plutão vencerá
Plutono Venkos
Planeta-anão!... Oh! meu Plutão,
enfim enlouqueceram os astrônomos!
Nana-planedo!...
Ho, Plutono mia,
finfine freneziĝis astronomoj!
Nova kulturo estas ironia,
ĉar “ne restos meblaro en domoj”...
Televido ne estos televido
oceano ne estos oceano
Esperanto nomiĝos Nova Ido
kaj krokodilo, frisamideano! *
Tamen Plutono ne silentos plu
: en horoskopoj faros ĝi mizeron!
Diras mi tion, estas mi guru’
: disverŝos ĝi lafegojn sur la Teron.
Mortos nur astronomoj pro l’ eraro,
la stultuloj kaj homoj sen moralo.
Plutono regos sur la planedaro
kaj generalo estos kaporalo!
27/Aŭgusto/2006
* De
Jorge elpensita prefikso FRI < angle FREE = libera
Jo®ge das Neves * Geo®go
das Neves
Membro de SINARJ
Sindikato de Astrologoj en Rio de Janeiro
.gif)
Helpa traduko <> tradução auxiliar
Plutono Venkos
PLUTÃO VENCERÁ
Planeta-anão!... Oh, meu Plutão,
finalmente enlouqueceram os astrônomos!
Nova cultura é irônica,
pois “não restará mobília nas casas”...
Televisão não será televisão,
oceano não será oceano
Esperanto se chamará Novo Ido *
e crocodilo, livre-samideano! **
Todavia Plutão não mais ficará calado
: em horóscopos ele fará misérias!
Eu digo isso, eu sou guru
: ele derramará lavas enormes sobre a Terra.
Morrerão só astrônomos por causa do erro,
os estultos e as pessoas sem moral.
Plutão reinará sobre os planetas
e general será cabo-de-guerra.
* antigo projeto “filho do Esperanto”
** samideano = coidealista” (v.Dic. Aurélio)
{Jo®ge}
.gif)
LUNO SIMBOLA
Lua Simbólica
La Luno estas ino, patrina dimensio,
vidpunkto de patrino interne de la viro.
Ĝi estas nia kerno, la baza familio,
la pordo de la hejmo, seruro kaj ĉarniro...
Dependas de la Luno la ritmo de la vivo,
mezuras ĝi la tempon necesan por l' akuŝo.
Ĝi regas la marmovojn, instruas por kultivo,
koncernas al la nutrado, al mamoj, al la buŝo...
Ĝi mortas kaj naskiĝas, ĝi estas la memoro,
reflekto, teorio, la akvo sur la fajro,
la larmoj, l' emocio , libido kaj pudoro;
ĝi estas monataĵo, la ŝuldo, la salajro.
La Luno estas nokto; ĝi povas esti tago,
ĉar sonĝo dum la nokto, matene estas revo.
: ĝi estas la supozo, vualo, la imago
: ĝi estas la promesoj, plenumo kaj ricevo...
La Luno estas ino, patrina dimensio,
vidpunkto de patrino interne de la viro.
Ĝi estas nia kerno, la baza familio,
la pordo de la hejmo, seruro kaj ĉarniro...
Ilustraĵo <> ilustração
http://livinha27.blogspot.com/2009_12_01_archive.html
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
Membro de SINARJ
Sindikato de Astrologoj en Rio de Janeiro
.gif)
Helpa traduko <> tradução auxiliar
Luno simbola
Lua simbólica
La Luno estas ino, patrina dimensio, A
Lua é mulher, maternal dimensão,
vidpunkto de patrino interne de la viro. ponto-de-vista
de mulher dentro do homem.
Ĝi estas nia kerno, la baza familio, Ela
é nosso âmago, a básica família,
la pordo de la hejmo, seruro kaj ĉarniro. a
porta do lar, a fechadura e dobradiça...
Dependas de la Luno la ritmo de la vivo, Depende
da Lua o ritmo da vida,
mezuras ĝi la tempon necesan por l' akuŝo. ela
mede o tempo necessário para o parto.
Ĝi regas la marmovojn, instruas por kultivo, Rege
as marés, orienta o cultivo,
koncernas al la nutrado, al mamoj, al la buŝo... refere-se
à nutrição, aos seios, à boca...
Ĝi mortas kaj naskiĝas, ĝi estas la memoro, Ela
morre e nasce, é a memória,
reflekto, teorio, la akvo sur la fajro, reflexo,
teoria, a água sobre o fogo,
la larmoj, l' emocio , libido kaj pudoro; as
lágrimas, a emoção, libido e pudor;
ĝi estas monataĵo, la ŝuldo, la salajro. é
a menstruação, o compromisso, o salário.
La Luno estas nokto; ĝi povas esti tago, A
Lua é noite; pode ser o dia,
ĉar sonĝo dum la nokto, matene, estas revo. pois
o sonho da noite, de manhã, é devaneio
: ĝi estas la supozo, vualo, la imago :
é a suposição, o véu, a imagem
: ĝi estas la promesoj, plenumo kaj ricevo... representa
as promessas, o desempenho, o receber...
La Luno estas ino, patrina dimensio, A
Lua é mulher, maternal dimensão,
vidpunkto de patrino interne de la viro. ponto-de-vista
de mulher dentro do homem.
Ĝi estas nia kerno, la baza familio, Ela
é nosso âmago, a básica família,
la pordo de la hejmo, seruro kaj ĉarniro. a
porta do lar, a fechadura e a dobradiça...
{ Jo®ge }
.gif)
ZEUS, HERMES e CENTAURO
ZEŬSO, HERMESO k CENTAŬRO *
Amikaron mi havas en ĉiu stratangulo,
pro tio estas mi tre feliĉa. Pli da homoj
plu helpas min. Al ili mi iras kun gratulo:
malfermiĝas fenestroj kaj pordoj de la domoj...
Mia mond’ estas multe pli granda ol la Tero,
animoj ŝvebas ĉie, en ĉiu parto... Jes,
dependas tio nur de merito. Ne mistero!
Eĉ Zeŭso al mi sendas la helpon de Hermes`...
Sendube horoskopo kapablas
montri tion. **
Ĉu vi ne kredas?... Ha! al mi gravas propra penso,
Fido je Gardanĝelo... Prosperan harmonion
mi ĝuas kaj mi vivas kun hela blanka lenso.
Sur la ŝultro, potence amika de Giganto,
staras mi, kvazaŭ nano. El tio tia forto
en tuta mia vivo de brava batalanto.
Li estas la Centaŭro, protekto, mia sorto!
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
Membro de SINARJ
Sindikato de Astrologoj en Rio de Janeiro
.gif)
Helpa traduko
<>
tradução auxiliar
Grupo de amigos tenho em cada ângulo da rua,
por isso sou muito feliz. Muitas pessoas
continuam me a ajudando. A elas vou com agradecimento:
abrem-se janelas e portas da casas...
Meu mundo é muito maior que a Terra,
almas pairam em todos os lugares, em cada parte... Sim,
isso depende unicamente de mérito. Não há mistério!
Até mesmo Zeus me envia o auxílio de Hermes...
Sem dúvida o horóscopo é capaz de mostrar isso. **
Por acaso você acredita?... Ah! a mim importa próprio pensamento,
Ĉu vi ne kredas?... Ha! al mi gravas propra penso,
Fé no Anjo-de-Guarda... Próspera harmonia
desfruto e vivo com lente branca
Sobre o ombro, poderosamente amigo de um Gigante,
ponho-me de pé, como se fosse um anão. Daí essa tal força
em toda a minha vida de bravo batalhador.
Ele é o Centauro, proteção, mia sorte!
{Jo®ge}
** NOTAS
RIMARKOJ
Zeŭso (aŭ Jupitero),
Sinjoro de la gedioj <> Zeus (ou Júpiter), Senhor dos deuses.
Hermeso (aŭ Merkuro),
filo de Zeŭso kaj lia mesaĝisto <> Hermes (ou Mercúrio), filho de Zeus e
mensageiro dele.
Centaŭro,
fabela estaĵo, kun homa busto sur ĉevala korpo <> Centauro, fabulosa entidade,
com humano busto sobre corpo de cavalo.
.gif)
Ela apareceu de repente e namoramos pelas rimas
Ŝi aperis neatendite kaj ni amindumis per la rimoj
Ela, a LUA Eu, o SOL
Ŝi, la LUNO Mi, la SUNO *
U N O
LUDANTE per RIMO
BRINCANDO com RIMA
Luno kisas al la Suno
Suno ridetas al Luno
: ŝia vivo, mia suno !
: ŝi la Luno, mi la Suno !
Mi, velŝipo, Ŝi la skuno
Mi la ŝarko, Ŝi harpuno
Ŝi Printempo, Mi Aŭtuno
Ŝi I’ardeo sur la duno...
Mi poeto sur tribuno
Ŝi la Muzo kaj Fortuno
Mi la taŭro kaj ŝi ...guno !
Mi I’ oranĝo, ŝi la pruno...
Ŝi la plumo, mi la... tuno !
ŝi balado, mi pantuno
ŝi pluveto, mi tajfuno
ŝi la perlo, mi I’ aluno...
Mi bankedo, ŝi huntuno
ŝi gitaro, mi borduno
ŝi Feino, mi...Varuno?
ŝi reĝino, mi... ŝoguno?
Mi la seĝo, ŝi la trono
Ŝi belino, mi... kapono!?
Ŝi Parizo, mi Verduno
mi nebulo, ŝi lumluno !
Luno kisas al la Suno
Suno ridetas al Luno
: ŝia vivo, mia suno
Ŝi la Luno, mi ...Neptuno!
* La muzo estas Kankroanino, kies signo
estas regata de la LUNO.
La poeto estas Fixojano, kun la SUNO
je la signo FIŜOJ, regata de NEPTUNO
LUNO kaj SUNO el
http://ameninaportrasdavidraca.blogspot.com/2010/05/voce.html
kies sekvanto mi estas <> do qual sou seguidor.
JO®GE DAS NEVES
Membro de SINARJ
Sindikato de Astrologoj en Rio de Janeiro
Helpa traduko <> tradução auxiliar
.gif)
U N O
LUDANTE per RIMO = BRINCANDO COM RIMA
Luno kisas al la Suno = Lua manda beijo ao Sol
Suno ridetas al Luno = Sol sorri para a Lua
: ŝia vivo, mia suno ! = a vida dela, meu sol
: ŝi la Luno, mi Suno ! = ela a Lua, eu o Sol !
Mi, velŝipo, Ŝi la skuno = Eu, veleiro, Ela a escuna
Mi la ŝarko, Ŝi harpuno = Eu o tubarão, Ela harpão
Ŝi Printempo, Mi Aŭtuno = Ela Primavera, Eu Outono
Ŝi I’ardeo sur la duno... = Ela a garça real sobre a duna...
Mi poeto sur tribuno = Eu poeta no pódio
Ŝi la Muzo kaj Fortuno = Ela a Musa e deusa Fortuna
Mi la taŭro kaj ŝi ...guno ! = Eu o touro e ela... novilha
Mi I’ oranĝo, ŝi la pruno... = Eu a laranja, ela a ameixa...
Ŝi la plumo, mi la... tuno = Ela a pluma, eu a ...tonelada !
ŝi balado, mi pantuno = ela balada, eu um pantum
ŝi pluveto, mi tajfuno = ela chuvinha miúda, eu tufão
ŝi la perlo, mi I’ aluno... = ela a pérola, eu a pedra ume
Mi bankedo, ŝi huntuno = Eu banquete, ela uma guloseima chinesa
ŝi gitaro, mi borduno = ela um violão, eu um varapau
ŝi Feino, mi... Varuno? = ela uma Fada, eu um... Váruna?
ŝi reĝino, mi... ŝoguno? = ela rainha, eu ...um xogum?
Mi la seĝo, ŝi la trono = Eu a cadeira, ela o trono
Ŝi belino, mi... kapono !? = Ela beldade, eu ... galo campão !?
Ŝi Parizo!... mi Verduno = Ela, Paris!... eu Verdun
mi nebulo, ŝi lumluno ! = eu uma névoa, ela um luar !
Luno kisas al la Suno = Lua manda beijo ao Sol
Suno ridetas al Luno = Sol sorri para a Lua
: ŝia vivo, mia suno ! = a vida dela, meu sol
Ŝi la Luno, mi Neptuno!... = Ela a Lua, eu... Neptuno!
* La muzo estas Kankroanino, kies signo <> A Musa é Canceriana, cujo signo
estas regata de la LUNO. <> é regido pela LUA.
La poeto estas Fixojano, kun la SUNO <> O poeta é Pisciano, com SOL
je la signo FIŜOJ, regata de NEPTUNO <> no signo PEIXES, regido por NETUNO.
{ trad,JO®GE }
FONTE DE CONSULTA
DICIONÁRIO ESPERANTO-PORTUGUÊS, de Allan Kardec Afonso Costa (Ed. FEB)
Finis coronat opus
La fino kronas la verkon
O fim coroa a obra
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
Membro de SINARJ
Sindikato de Astrologoj en Rio de Janeiro
