HOMARANISMO aŭ NEŬTRALISMO

(kies kerno nomiĝas INTERNA IDEO)

estas koncepto prezentata de D-ro ZAMENHOF

dum la 2-aUniversala Kongreso de Esperanto

(1908) en Ĝenevo.

Resume: NEŬTRALECO lingva kaj religia

 

 

HOMARANISMO ou NEUTRALISMO

(cujo cerne denomina-se INTERNA IDÉIA)

é conceito apresentado por Dr. ZAMENHOF

durante o 2° Congresso Universal de Esperanto

(1908) em Genebra.

Em resumo: NEUTRALIDADE lingüística e religiosa

 

Plulegu pri tio / Leia mais sobre isso > GOOGLE

ankaŭ / também

Livro: Homaranismo, A Idéia Interna

Autor: Délio Pereira de Souza

Apoio: Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz

 

*

ESPERANTO ETERNAS


Omaĝe al
D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof

 

 

 

POLLANDO

(Polônia)

15/12/1859<>14/04/1917

 

 

Kun la tempo ŝanĝiĝas la aferoj
kaj pro tio la vivo estas bela:

ŝanĝiĝas ĉio, veroj kaj misteroj,
eĉ historio foje tre fidela....

 

En la homoj ŝanĝiĝas vivmodeloj,
en virinoj koloro de hararo,
en l’ universo brilo de la steloj,
ŝanĝiĝas sablomontoj en Saharo!

 

Sed kial ne ŝanĝiĝas Esperanto?!
Multaj homoj deziris fari tion,
tamen ĝi estas forta diamanto
kaj ne perdas la helan dimension.

 

Ĉapelitaj literoj, gramatiko,
la frazkonstruo, ritmo, sonoro...
neniel venkas tion la kritiko
: restas eterna nia Lingva Floro!

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

 

*

O M A Ĝ O

al memoro de

Prof. Carlos Torres Pastorino

de kiu mi lernis esti poeto kaj homarano

 



En lingvo Esperanto, perfekta, harmonia,
okazas aŭtomate la verso kaj la rimo,
verkado de poemo kun forto poezia,
inspiro spontanee naskita el animo.


La vervo ĉiutaga min prenas en la lito,
ĉetable, sub la duŝo, surstrate, en la tramo,
surstrande, sur la placo... Ĝi venas sen invito,
permesas Zamenhof, la majstro, la dinamo.


Naskiĝas el la cerbo la rimoj, la kadenco.
Invadas mian menson imagoj ne pensitaj
kaj ŝajnas, ke ĝentile min prenas la potenco
de belaj dimensioj, beletraj, infinitaj...


Mi prenas la paperon aŭ ŝaltas komputilon,
ekestas la verkado, favoras la momento,
naskiĝas novaj strofoj kaj sentas mi la stilon
de mia propra vervo, de mia sentimento.


Finiĝas la poemo!... Finfine la titolon
elektas la poeto, la patro! Jen la filo
eniras en la mondon, ĉar perdis la kontrolon
l´aŭtoro mem... La filo ne restas en Brazilo!

 

*

Prof. CARLOS TORRES PASTORINO, S-ino Maria Jussara

kaj Jorge (maldekstre), koridore de Radistacio TAMOIO

je dimanĉa mateno en 1958, post perradia leciono de Esperanto,

kadre de Programo de LBV – Legio de Bona Volo

je la tempo de ALZIRO ZARUR

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

 

 

SEMAS KAJ SEMAS

 

Al semisto Kolonelo Fernando Marinho*

de kiu mi lernis esti lojala esperantisto 

 

 

Ĉiu semo fariĝas bela frukto 

de l' arbo naskiĝinta en Semejo, 

kaj Marinho, per semoj kaj per lukto, 

iras kuraĝavenke al la plejo. 

Plejas informo, kurso, artikolo, 

beletro, historio kaj notico... 

Nia semisto plugas kun bonvolo, 

sen laciĝo, malĝojo aŭ malico. 

 

En nia landa asocio, li 

estis tre kompetenta prezidanto, 

kaj ni volas omaĝi tie-ĉi 

la vervon de fervora batalanto. 

 

Ĉiu semo fariĝas bela frukto

  de l' arbo naskiĝinta en Brazilo, 

kaj Marinho, per semoj kaj per lukto, 

atingas la helecon de sunbrilo!  

 

 

Ekde la 10a Feb 2011

FERNANDO MARINHO semas ĉiele...

 

* Prezidanto li estis de

Brazila Esperanto-Ligo  (1982/1985) 

 

* 

En la foto: Jorge, Marilena k FERNANDO MARINHO,

kun sportŝuo blanka en kampadejo “Recreio dos Bandeirantes”

en Rio de Janeiro, vizite al nia busdomo nomata Cigno Blanka.

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

*

FERNANDO MARINHO

ETERNA SEMISTO

daŭras vizitinda  

en

1) Blogo "Esperanto Fora da Toca" (Esperanto ekster la kasxkavo), 2006-2011
http://www.esperantoforadatoca.blogspot.com/

2) Projeto Sementeira (Projekto Semado), 1997-2011 - Por disvastigi
Esperanton en lernejoj.

http://www.npoint.com.br/sementeira/