
MUZIKO NE NUR POR INFANO
MÚSICA não só para CRIANÇA
CANTIGAS DE RODA E OUTRAS POPULARES EM ESPERANTO
Versioj de Jo®ge das Neves * Georgo das Neves
Enkonduko
La muzikaĵoj por infanoj nomiĝas
portugallingve “cantigas de roda”,
ĉar infanoj kantas ilin ronde kun la manoj interplektitaj.
Tiuj kantoj tradicie rezistas al tempo.
Ili apartenas al brazila kulturo kaj pro tio,
Jorge das Neves
kaptis la muzikon sed adaptis la originalajn tekstojn
simile al io, kio eble povas esti konsiderata
universala kulturo
Espereble la muzikaĵoj tiel tradukitaj helpos al komencantoj
eĉ al veteranoj, dezirantaj amuziĝi pe kantado.

1.LA ESTONTO ESTAS NI
Ciranda, cirandinha
Kolego, kolegino
la estonto estas ni
estas gloro en la fino
se ni lernas pli kaj pli
Ni parolas kaj muzikas
du plus unu faras tri
Esperanto ne komplikas
la estonto estas ni!
2. IRU PLU
Rema, rema, remador...
Iru, iru
al progreso
sen maltrafo
sen forgeso (BIS)
3. MARŜU, SOLDATO!
Marcha, soldado
Marŝu , soldato
sur mondo sen milito
al Esperanto
prosperas la invito (BIS)
4.FOR DE L’ LUDO
Uni, du, ni, te
Unu, du kaj tri
ne valoras pli
ĝis revido, fartu bone
iru for de ĉi!
5.EN MIA KOR
Cai, cai, balão
Kaj li kaj ŝi
kaj ĝi kaj vi
kaj multe multe pli
tie for
tie for
tie for
tie-ĉi en mia kor’
6.PATRO KAJ PATRINO
O cravo brigou com a rosa
Parolas mia patrino
atente aŭskultas mi
mi amas, ke ŝi parolu
ĉar multe instruas ŝi
Ĵurnalo, jen por la patro
ĝentila fariĝas mi
li estas mia heroo
patrin’ estas multe pli !
7.AVO KAJ AVINO
Teresinha de Jesus
Al la avo diris mi
ke mi volas iri for
la avino multe ploris
kun malĝojo en la kor’
Mi komprenis, ke infan’
ne feliĉas sur la Ter’
se la avo kaj avino
vivas en granda sufer’
8.TUTA FAMILIO
Capelinha de melão
Mi parolas, kantas mi
kaj promenas for
kun la tuta familio
ene de la kor’ (BIS)
9.AMIKARO
Carneirinho, carneirão
Familio, famili’, mili’, mili’
ja dependas de nia Di’, de nia Di’
preferindas amikaro, amikar’
kaj ni ludas per kantar’ (BIS)
10.MIA KATO
Atirei o pau no gato
Mia kato ja miaŭas tro
mia hun-de-to’
bojas kontraŭ ĝi
kaj najbar’ , ro, ro
nervoziĝas pli
freneziĝas, freneziĝas
kaj ripetas
M I A Ŭ !
11.PATRO FRANĈJO
Pai Francisco entrou na roda
Patro Franĉjo ludas be-e-le
per mirinda violon’
poron’ - pompon’
poron’ – pompon’
Filineto dum la festo
vigle dancas per gaja gesto
Svingiĝas ŝi
svingiĝas pli, svingiĝas plu
svingiĝas ni !
Svingiĝas ŝi, svingiĝas pli, svingiĝas plu, svingiĝas ni !
12. ANĜELO kaj BONFARANTOJ
Nesta rua tem um bosque
En Brazilo, en Brazilo verdas bosko,
kie loĝas, kie loĝas la Anĝel’ ,
la Anĝelo amas homojn, amas bestojn
kaj naturon, kiun kreis la Ĉiel’
Se ni estas, se ni estas bonfarantoj
ja la mondo estas mondo de prosper’,
Esperanto, Tutmondiĝo kaj Frateco
estas nia tuta forto sur la Ter’ !
Kompreneble la Anĝelo vere gravas
kaj dependas, kaj dependas nur de ni
la Anĝelon imitadi serioze
ja hodiaŭ, ĉi-momente, tie-ĉi !
13. VEKIĜU, MARIJA BONITA
Acorda, Maria Bonita
Vekiĝu, Marija Bonita
vekiĝu en la frumaten’
la tago ja komenciĝas
la suno brilas en la ĝarden’.
En la ĝardeno birdoj kantas
la bedoj plenas je floro
ne via koro konstantas
sed konstantas mia koro!
Vekiĝu, Marija Bonita
vekiĝu en la frumaten’
la tago ja komenciĝas
la suno brilas en la ĝarden’
Vi Esperanton ne parolas
sed amindumas konstante
se mian kison vi volas
mi volas kisi ... Esperante!
14.S A L U T O N !
Quem parte leva saudade
Adiaŭ, samideano,
kaj vi, samideanino tre kara,
en nia kunveno ni kantas
pro nia ĝojo senkompara.
Ha, kia ĝoj’!
Ĝi estas ja trezoro
pro l’ amikeco plene sincera
loĝanta en nia koro (BIS)
15.E L E F A N T A R O
Um elefante incomoda muita gente
Elefantido tre grandas tie-ĉi
UNU elefanto grandegas multe pli...
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
DU elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
TRI elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
KVAR elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
KVIN elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
SES elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
SEP elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
OK elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
NAŬ elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
DEK elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
CENT elefantoj grandegas multe pli
Elefantidoj tre grandas tie-ĉi
MIL elefantoj grandegas.. multe pli !
16.KUN FORTA VOLO, ENTUZIASME!
(Olê, olê, olá!)
Por Esperanto, per Esperanto
ho, ho, ho, ho, ho, hoj!
Por Esperanto, kun forta volo,
laboras ni kun ĝoj’ .
Por Esperanto, kun forta volo,
laboras ni kun bril’ !
Per Esperanto, entuziasme,
BRAZIL’!
BRAZIL’!
BRAZIL’!
Jo®ge das Neves * Geogo das Neves
Rio de Janeiro
BRAZILO
*
Infanoj kantas
en
2-a Esperanto-Renkontiĝo de Taguatinga
Crianças cantam
Em 12º Encontro de Esperanto de Taguatinga
http://www.youtube.com/watch?v=YXlcFMTeVJg
*

S I L E N T A
N O K T O
Laŭ " Noite Feliz "
En la angla “ Silent Nigth ”
Nokto de pac’,
nokto de am´
harmonio tie ĉi
sur la Tero feliĉo por ni
ĉiulande mallumo ne plu
brilas steloj en nokta blu´
nokto de paco kaj am’ !
Nokto
de am’, nokto de pac’
ne milito sur la Ter’
estu ĝojo kaj sana prosper’
en la landoj, ĉielo kaj mar’
la Espero por la homar’,
nokto de amo kaj pac’ !
Jo®ge das Neves * Geogo das Neves
Rio de Janeiro
BRAZILO
En
Nederlando, ĝi nomiĝas "Stille Nacht".
Roel Haveman tradukis tion al "Paca Nokt'"
Sonorilado
(originale “Jingle Bells”)
Crédito da imagem
olharsimplesmente.blogspot.com

Sonoril’, sonoril’ de la nova jar’
kun esper’, kun prosper’ ĝojas la homar’ !
Sonoril’, sonoril’ ĉi sonoras ĝi,
kun prosper’, kun esper’ ĝi sonoras pli !
Ĝojas
ĉies kor’
bondeziras ni
regas tie ĉi
parfumo de la flor’
vivu kun prosper’
harmoni’ kaj san’
ĉio sur la Ter’
homo kaj infan’ !

Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
*
MENCIU LA FONTON
okaze ke vi kopias
respeku
RAJTON DE AŬTORECO
*
VALE LEMBRAR
DIREITOS AUTORAIS
que
são protegidos
pela
Lei nº 9610/98.
Violá-los é crime estabelecido
pelo artigo 184 do Código Penal Brasileiro.
NÃO COPIE SEM DIVULGAR A AUTORIA
