Ela apareceu de repente e namoramos pelas rimas
Ŝi aperis neatendite kaj ni amindumis per la rimoj
Ela, a LUA Eu, o SOL
Ŝi, la LUNO Mi, la SUNO *
U N O
LUDANTE per RIMO
BRINCANDO com RIMA
Luno kisas al la Suno
Suno ridetas al Luno
: ŝia vivo, mia suno !
: ŝi la Luno, mi la Suno !
Mi, velŝipo, Ŝi la skuno
Mi la ŝarko, Ŝi harpuno
Ŝi Printempo, Mi Aŭtuno
Ŝi I’ardeo sur la duno...
Mi poeto sur tribuno
Ŝi la Muzo kaj Fortuno
Mi la taŭro kaj ŝi ...guno !
Mi I’ oranĝo, ŝi la pruno...
Ŝi la plumo, mi la... tuno !
ŝi balado, mi pantuno
ŝi pluveto, mi tajfuno
ŝi la perlo, mi I’ aluno...
Mi bankedo, ŝi huntuno
ŝi gitaro, mi borduno
ŝi Feino, mi...Varuno?
ŝi reĝino, mi... ŝoguno?
Mi la seĝo, ŝi la trono
Ŝi belino, mi... kapono!?
Ŝi Parizo, mi Verduno
mi nebulo, ŝi lumluno !
Luno kisas al la Suno
Suno ridetas al Luno
: ŝia vivo, mia suno
Ŝi la Luno, mi ...Neptuno!
* La muzo estas Kankroanino, kies signo
estas regata de la LUNO.
La poeto estas Fixojano, kun la SUNO
je la signo FIŜOJ, regata de NEPTUNO
LUNO kaj SUNO el
http://ameninaportrasdavidraca.blogspot.com/2010/05/voce.html
kies sekvanto mi estas <> do qual sou seguidor.
JO®GE DAS NEVES
Membro de SINARJ
Sindikato de Astrologoj en Rio de Janeiro
Helpa traduko <> tradução auxiliar
![]()
U N O
LUDANTE per RIMO = BRINCANDO COM RIMA
Luno kisas al la Suno = Lua manda beijo ao Sol
Suno ridetas al Luno = Sol sorri para a Lua
: ŝia vivo, mia suno ! = a vida dela, meu sol
: ŝi la Luno, mi Suno ! = ela a Lua, eu o Sol !
Mi, velŝipo, Ŝi la skuno = Eu, veleiro, Ela a escuna
Mi la ŝarko, Ŝi harpuno = Eu o tubarão, Ela harpão
Ŝi Printempo, Mi Aŭtuno = Ela Primavera, Eu Outono
Ŝi I’ardeo sur la duno... = Ela a garça real sobre a duna...
Mi poeto sur tribuno = Eu poeta no pódio
Ŝi la Muzo kaj Fortuno = Ela a Musa e deusa Fortuna
Mi la taŭro kaj ŝi ...guno ! = Eu o touro e ela... novilha
Mi I’ oranĝo, ŝi la pruno... = Eu a laranja, ela a ameixa...
Ŝi la plumo, mi la... tuno = Ela a pluma, eu a ...tonelada !
ŝi balado, mi pantuno = ela balada, eu um pantum
ŝi pluveto, mi tajfuno = ela chuvinha miúda, eu tufão
ŝi la perlo, mi I’ aluno... = ela a pérola, eu a pedra ume
Mi bankedo, ŝi huntuno = Eu banquete, ela uma guloseima chinesa
ŝi gitaro, mi borduno = ela um violão, eu um varapau
ŝi Feino, mi... Varuno? = ela uma Fada, eu um... Váruna?
ŝi reĝino, mi... ŝoguno? = ela rainha, eu ...um xogum?
Mi la seĝo, ŝi la trono = Eu a cadeira, ela o trono
Ŝi belino, mi... kapono !? = Ela beldade, eu ... galo campão !?
Ŝi Parizo!... mi Verduno = Ela, Paris!... eu Verdun
mi nebulo, ŝi lumluno ! = eu uma névoa, ela um luar !
Luno kisas al la Suno = Lua manda beijo ao Sol
Suno ridetas al Luno = Sol sorri para a Lua
: ŝia vivo, mia suno ! = a vida dela, meu sol
Ŝi la Luno, mi Neptuno!... = Ela a Lua, eu... Neptuno!
* La muzo estas Kankroanino, kies signo <> A Musa é Canceriana, cujo signo
estas regata de la LUNO. <> é regido pela LUA.
La poeto estas Fixojano, kun la SUNO <> O poeta é Pisciano, com SOL
je la signo FIŜOJ, regata de NEPTUNO <> no signo PEIXES, regido por NETUNO.
{ trad,JO®GE }
![]()
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
![]()
Datrevenas poeto kaj amanto
Je Fiŝoj mi naskiĝis poeto kaj amanto,
kaj - eble - pro Merkuro min prenis Esperanto!
Skorpio - l' Ascendanto - favoras al batalo,
ĉar vivo estas lukto, ne ia karnavalo...
Neptuno, la reganto de Fiŝoj kaj Inspiro,
kondukas min al versoj, al arta amdeliro.
Venuso kaj Urano, Jupitero kaj Saturno,
la Luno kaj la Suno funkcias je diurno
laŭ mia mapo! Jen horoskopo harmonias
kaj dank' al la Destino la muzo poezias.
La ondoj de la maro fariĝas mia kanto...
Je Fiŝoj mi naskiĝis poeto kaj amanto!
Rio, la 25-an Februaro
rim.: Dolena estas hejma karesnomo de Marilena.
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
![]()
La revoj... Sen la revoj ne vivas ni, la sango
malvarmas, la okuloj ne brilas kaj la lango
forgesas la bongustan parolon de la amo.
La revoj nutras nin per magio de la flamo
ĉe niaj idealoj. Sen tiuj-ĉi ni mortas.
La homoj ne revantaj ne helas kaj ne vortas,
ne sentas l' emocion ĉe lumo de la l' aŭroro.
Sen revoj la feliĉo fariĝas meteoro,
eksplodas en la koro pro manko de kareso.
La revoj estas paŝoj survoje al progreso,
kaj lingvo Esperanto naskiĝis de la revo
de Zamenhof. Li portis la standardon de la devo,
ĉar revo, pli ol sonĝo, funkcias kaj aktivas.
La revoj... Sen la revoj la homo ja ne vivas!
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
![]()
@mo sekret@
Ne diru, ke mi diras, ke amas vin poeto,
la sama, kiu verkas poemojn ĉiuhore
kaj sendas ilin rekte al vi per Interreto,
ĉar li adoras vin en silento kaj fervore.
Permesu, ho diino, ke sur mia altaro
vi staru propradire, ne kiel sanktulino
vendita, gipsa aĵo sen ĉarmo en bazaro,
sed kiel mia muzo, ne peco en vitrino.
Sen dormo, mi dum nokto revenas al l' ekrano
de mia komputilo kaj serĉas la liniojn
de viaj mesaĝetoj. Mi estas Fiŝoĵ-ano,
kaj vi bone komprenas sekretajn emociojn...
Ne gravas la distanco, ne gravas la bezono,
ke via nomo restas kaŝita, en sekreto,
samkiel retadreso kaj via telefono...
Ne diru, ke mi diras, ke amas vin poeto!
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
![]()
Luno simbola
La Luno estas ino, patrina dimensio,
vidpunkto de patrino interne de la viro.
Ĝi estas nia kerno, la baza familio,
la pordo de la hejmo, seruro kaj ĉarniro.
Dependas de la Luno la ritmo de la vivo,
mezuras ĝi la tempon necesan por l' akuŝo.
Ĝi regas la marmovojn, instruas por kultivo,
koncernas al la nutrado, al mamoj, al la buŝo...
Ĝi mortas kaj naskiĝas, ĝi estas la memoro,
reflekto, teorio, la akvo sur la fajro,
la larmoj, l' emocio , libido kaj pudoro;
ĝi estas monataĵo, la ŝuldo, la salajro.
La Luno estas nokto; ĝi povas esti tago,
ĉar sonĝo dum la nokto, matene estas revo.
: ĝi estas la supozo, vualo, la imago
: ĝi estas la promesoj, plenumo kaj ricevo...
La Luno estas ino, patrina dimensio,
vidpunkto de patrino interne de la viro.
Ĝi estas nia kerno, la baza familio,
la pordo de la hejmo, seruro kaj ĉarniro.
Jorge das Neves * Georgo das Neves
![]()
Kia plezuro telefoni, vin
aŭskulti, kisi vin je la distancoj,
imagi, ke vi same kisas min,
ke tion ja permesas cirkonstancoj!
La fenestroj, la pordoj kaj la muroj
dum niaj dialogoj malaperas;
pervorte ni vojaŭas... L´aventuroj
ekestas ĉi-momente kaj prosperas.
Ni iras al ĉielo, al la maro...
ni iras ĉe la vento... L´emocio
alportas nin al kerno de arbaro,
al insulo de ama fantazio.
Ni iras ĉien, kien nia koro
volas pluiri... Bela Kupidono
donas al ni etoson de amoro
per telefono... ho, per telefono!
Jorge das Neves * Georgo das Neves
![]()
Ne kompliku
Ne kompliku la vivon, mia kara,
ne kompliku! Fariĝas vi viktimo
de vi mem, kaj la vivo plej amara
similas al abismo ja sen limo...
Ne kompliku la vivon! Tiu lito
najloplena ne taŭgas por ripozo
kaj neniel estos vi premiito
de l’ sorto, se vin prenas la neŭrozo;
neŭrozo por mongajno, pro konstruo
de vilao kinarta... pro motivo
ajna aŭ tute simple pro influo
de malplenaj valoroj de la vivo!
Evitu komplikaĵon, ĉar ne pravas,
kiu perdas perdas la sanon pro nenio!
Kio estas nenio? Kio gravas?
Ho, konscienco mia, kio?... kio?
Jorge das Neves * Georgo das Neves
![]()
Brazilo estas lando ja mirinda:
tie-ĉi ĉiu ino estas linda!
Brazilanino havas korpon belan,
havas lipon beldikan kaj mielan;
la haŭto povas esti nigra, bruna,
blanka... kaj la rigardo, doĉe suna.
La gamboj karnoriĉaj monumentas!
La voĉo dolĉas, kiam argumentas...
Ino brazila amas karnavalon,
kantas, sambas...frekventas katedralon.
Se la beleco ina ne aperas
sur la vango, rigardo atmosferas,
montrante, ke la koro tute dolĉas,
ke ŝi interne lindas, ne diboĉas...
Resume, distrumpetas mi pri inoj,
nia brazila riĉo... v i t a m i n o j !
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
![]()
Koncerto
La bongusta veneno de pasio
invadis mian koron sen averto.
Jen muziko kaj bela melodio...
En tuta korpo longas la koncerto!
La kadencoj de l’ kor’ estas aliaj,
tre forta la batado, sed la skalo
de muziknotoj, ame fantaziaj,
estas kisoj, saporo de konvalo...
Kio okazas? Kia la sekreto?
Ve al mi, kiu amas kaj adoras,
vojaĝanto ĉe vosto de kometo,
kiam mi ŝin ektuŝas kaj amoras !
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
![]()
Vendrede komenciĝis koncerto per brakumoj,
kaj amo, per muziko ĉe flora partituro.
Ĥoruso de birdetoj kun siaj belaj plumoj
eniris kampadejon omaĝe al naturo.
Tendumas geamantoj, kaj suno de mateno
ankoraŭ ne filtriĝis en tian paradizon.
Interne de la tendo odoro de jasmeno
parfumas matenmanĝon. Li kisas la ĉerizon
sur lipoj de l' amata pro kiso dezirata.
Ŝi amas la surprizon, mildecon de l' amato,
brakumon kun amemo, kun tuŝo delikata
dum tiu semajnfino, komence de sabato.
Tritaga la koncerto... Finiĝas la dimanĉo,
adiaŭ al feliĉo kun novaj amkonfesoj.
Lin kisas fianĉino, ŝin kisas la fianĉo,
finiĝas la koncerto... mil kisoj, mil promesoj
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
![]()
Amo senfina, amo kaj libero,
kareso kaj frateco, harmonio,
komprenado kaj paco sur la Tero...
For pridisputoj! For ĉia defio!
Ne gravas la postenoj, la trezoroj,
ne gravas la riĉeco kun malsano;
gravas frataj manpremoj, gravas floroj,
ridet' sur lipoj, ĉiutaga pano,
infanejoj, lernejoj, hospitaloj,
la oportuna universitato,
arto popola, artaj festivaloj,
ĉe malriĉuloj bona sano-stato;
honestaj registaroj, parlamentoj
kompetentaj, nobleco kaj justico,
homrajtoj, historiaj monumentoj,
festoj sen interveno de polico...
Amo senfina, amo kaj libero,
kareso kaj frateco, harmonio,
komprenado kaj paco sur la Tero...
For la militoj! For ksenofobio!
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
![]()
Ia febro de amo prenis min
malantaŭ ĉielarko, kiam ŝin
mi vidis... Iom pluvis, kaj la suno
montris al mi la vojon... Mia nuno,
pasinto kaj estonto kunfandiĝis...
Malantaŭ ĉielarko renaskiĝis
tuta korpo, la koro kaj l' animo.
Malantaŭ ĉielarko ĉiu rimo
naskas poemojn, kiujn ŝi adoras
kaj tiel nia amo daŭre floras
eĉ kiam ĉielarko malaperas.
Ĉielarko okazas, efemeras.
La febro pasas (same kiel ĉio),
ne la amo: ĝi estas poezio!
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
![]()
Amkonfeso
“ La bouche garde le
silence
pour écouter parler le coeur ” (François Villon, franca poeto
Ne gravas la silento, ĉar silentas
la buŝo por aŭskulti mian koron...
Rigardu min, rigardu tiun floron,
ke silente ni ambaŭ elokventas.
Per la bril' de l' okuloj mi parolas
al vi, despli sincere, kara mia,
ol per la amkonfeso tradicia.
La silento trankvile min konsolas,
ĉar amindumo estas emocio,
bunta bukedo, iu freŝa rozo,
poemo ne skribita, milda prozo,
kiseto sur la vango... ambrozio!
La amindumo blovas kiel vento,
fariĝas sonĝo, revo kaj inspiro.
Kiam vi estas for, venas sopiro.
Ho, mi amas! Ne gravas la silento...
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
![]()
Vivu la amo !
En tiu tradicia Kolegio *
mi kaj ŝi adoleske amindumis.
Ĉu amo daŭras pli ol la pasio?
El la koro konklude mi versumis:
Amo estas parfumo, muziko kaj parolo,
interkonsento, rido, amuzo... ne sufero!
Amo estas printempo, kareso... ne obolo!
Ĝi estas oceano, arbaro... ne monero!
Ĉu amo estas io eterna? Kaj pasio?
Ĉu eternas pasio? C´u ili sinonimas?
Oni perdas la koron kaj mankas terapio,
kiam amoro kaj amdoloro tute rimas...
Ne filozofo, mi! Estas mi nur la poeto,
kies kapo kaj koro funkcias en trankvilo.
La vivo estas arto, ĵonglado, pirueto,
suno, pluvo, tempesto, kelfoje bugenvilo.
Turmentoj, iru for! Iru for melankolio,
la radoj, la motoro, benzino... la petrolo!
Iru for kontrabando, impostoj... la partio!
Amo estas parfumo, muziko kaj parolo!
* Temas pri Colégio Pedro II
Kolegio Petro la dua
kie la poeto je 1948 adoleske ekamindumis al Marilena
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
![]()
Ina magio
Kaŝita, ĉia ina magio kaptas viron,
altiras lin per forto magneta de malicoj,
en li bruligas ĝi - ne malofte - la deziron,
lin metas, sen reago, en servon de kapricoj.
Okulta forto, fonto, raraĵo en vitrino,
nenio venkas la profundecon de la sorĉo,
l' ekziston de la volo potenca de la ino,
magio, la mistero, pasio, ĉarma torĉo.
Magio estas masko, vualo, amuleto,
oazo en dezerto, fetiĉo, talismano;
magio estas vervo en kor' de la poeto,
ĝi estas amrakonto, l' etoso de romano.
Magio estas ĉia virino, ŝia famo,
la gloro esti muzo en vira fantazio,
vivanta realaĵo, la ruĝo de la flamo,
l' aŭroro, luna sorĉo, la revo, l' utopio...
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
![]()
Estas domaĝe, ke ŝi faris tion,
ŝi kisis la statuon, bronzan lipon...
Pro tio mi suferas abulion
kaj preskaŭ mi frakasis propran ripon!
Ne min ŝi volis kisi... mian buŝon.
Preferis ŝi la bronzon, la metalon
- ŝi ne ŝatas brakumon, mian tuŝon!
- ŝi preferas statuon aŭ hapalon!
Ŝiaj haŭto, profilo kaj hararo,
la pinto de la lipoj min allogas,
ŝi estas monumento sen komparo,
tamen ŝi umas, viron ne apogas.
Dio mia! mi freneziĝas draste,
mi bezonas forgesi ŝin tuj, tuj,
pensas kaj revas nur pri ŝi, malĉaste,
doloras mia koro, haltas... huj!
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
![]()
Ama sento ĉemare
Mortaj folioj
Inspiro
" Les feuilles mortes" kanzono” de Jacques Prévert:
Et la mer éface
sur le sable
les pas des amants désunies...
Kaj la maro elviŝas sur la
paŝojn de la geamantoj disigitaj.
Kopakabana, blanka plaĝa sablo...
Mi promenadis tie tute sola,
varmeta vento blovis kun afablo,
dum mi vagadis tie senbusola.
Kie mia amata povas esti
ĉi-momente? Suferas mi pro tio.
Ĝis kiam tie-ĉi mi povas resti
sen ĉeesto de tia agonio?
Kopakabana plaĝo, la dezerto,
kaj mi, tiu brazila bedueno,
kiu restadis tie sen averto
pro volo de Alaho, pro malbeno.
Kie la bela odalisko? Kie?
La marondoj forviŝis mian paŝon,
kaj mi ekploris, sola, emocie...
Febro! Nur ŝi kuracos mian raŝon
Jen vokas min la poŝa telefono,
l' odalisko parolas kun afablo:
“ Mi estas for de vi. Mi, en Sajgono!...”
Kopakabana, blanka plaĝa sablo...
Et la mer éface
sur le sable
les pas des amants désunies...
Jo®ge das Neves * Geo®go das Neves
![]()