NOEL ROSA

Rio de Janeiro 1910<>1937

Site dessa imagem

jornale.com.br

PLORINDA SUPOZO

 Sambo Palpite infeliz

“ Quem é você que não sabe o que diz?
Meu Deus do Céu, que palpite infeliz! ”

                               Konstatas mi miskomprenojn de vi,                     

ho mia Di', kia homo sen kor' !

Urbopartoj ne gravas por mi

ĉar mi feliĉas kaj sambas

sen antaŭjuĝoj sen angor'

La Vila, mia Vila Izabel,

estas sendube komforta ĉiel' ...

 

Ĉi Vila estas urboparto sendependa

kaj mi asertas kun intenco senofenda

vi loĝas tie, kie mankas poezio kaj fervor',

ho mia Di', kia homo sen kor !

 

Jen tie-ĉi valoras pli simpla poeto

ol diplomita bakalaŭro en kompleto,

sambo naskiĝas kun muziko pro inspiro kaj fervor’...

Ho mia Di', Vila vivas je flor!

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

*

 

SAMBO DE L’ AMIKECO

Samba da Amizade

Profitis Jo®ge nur la muzikon

de nekonata nord-orienta aŭtoro

 

 

Kia plezuro vidi vin tie-ĉi

paroli pri amo kaj pri poezi’

ĉirkaŭpromeni mane-en-mane

gesamideane babili pri ni.

El viaj koroj ĉarme sinceraj

l’ esprimoj koĥeraj

ŝprucas karese

ŝajnas, ke ĉio vekiĝas glore

 

birdaro ore

pepas senĉese...

 

Ha, kia plezuro!

Ha, kia plezuro!

Aŭtunas, vintras,

printempas, someras

l´ amikeco profunde prosperas

en mia kor’,

en via kor’,

kia feliĉo al ni!

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

*

URBO MIRINDA

Cidade Maravilhosa *André Filho (1906 <> 1974)

Saluton, Urbo Mirinda,
nia bela trezor'
kreaĵo de la naturo
de Brazilo jen la kor'. (BIS)
 
Via vizaĝo estas ja Gŭanabara,
la ornamaĵo plej kara,
ĉie kantadas popolo gastama,
Urbo Mirinda kaj fama !
Saluton, Urbo Mirinda
ktp (BIS)
 
Sambo kaj ĝojo, beleco kaj maro
Kristo sur ĉarma montaro ,
Rio vi estas lulilo kultura,
urbo mirinde natura !

 

Saluton, Urbo Mirinda,
nia bela trezor’
kreaĵo de la naturo

de Brazilo jen la kor’ !

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

La originala kanzono estas premiita en karnavala konkurso en 1935.
Pli malfrue ĝi fariĝis himno de la urbo.
A canção original foi premiada durante concurso de carnaval em 1935. Posteriormente a canção se tornou hino da cidade.

·        C O P A C A B A N A

Alberto Ribeiro 1902<>1971 & João de Barro (Braguinha) 1907<> 2006

BRAGUINHA aos 90 anos no Calçadão de Copacabana

KOPAKABANA

Vi estas plaĝo plej bena plena de lum’

pro vi naturo pli taŭgas por amindum'

jen sablo blanka, ĉielo blua

en mia koro vi la unua.

 

Kopakabana princineto de l’ mar’,

ne ekzistas en la mondo kompar’

de la maten’ al sunsubiro

estas vi por amindumo inspiro

 

Kopakabana mar’ eternas pro vi

kisas la sablon kun profunda pasi’

kaj ĉar Neptuno amas vin

mi supozas, ke vi estas bela virin’...

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

*

M A R I N A

(publikigita sur VIDPUNKTO)

Dorival Caymmi

1914<>2008

 

Marina, de l’ maro Marina,

petola virin’ !

Marina, vi min amindumas

sed ne amas min !

Ne ŝanĝu la guston de l’ lipoj

plezur’ al mia kis’

Marina, mi kisas , rekisas

kaj mi petas: bis !

 

Pro viaj decidoj kontraŭaj

ĉagreniĝas mi,

kaj tial mi diras, Marina

okazas neni’...

Mi plendas, suferas, pardonas,

kaj min vi ĉagrenas des pli,

pardonu, mi malamikiĝas,

Marina, kun vi

Marina, kun vi

Marina, kun vi !

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

*

D O R A

Dorival Caymmi

1914<>2008

Dora, reĝino de frevo kaj marakatu’

Dora, reĝino mestiza de marakatu’

vin konis mi en Recife rivera

penplenaj de pontoj

kvartaloj kaj fontoj

de l’ histori’...

Dora, jen mi!

Ho, Dora! Ho, Dora!

mi venis en urbon por amindumi vin

Ho, Dora,

amora

en mia memoro mi

vidas vin koketa des pli

kaj multe pli

por mi!

 

Klarionoj klarionas pli

klarionas nur al vi

mia Dora estas tie-ĉi

kun la ĉarmo de belin’...

 

Ho, Dora, reĝino de frevo kaj marakatu’

en mia koro

vi Doras

mi amas

vin plu!

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

*

 

VIN AMAS MIA KOR’

Eu sei que vou te amar

Aŭtoroj de muziko k versoj

TOM JOBIM 1927 <> 1994

&

VINICIUS DE MORAES 1913 <> 1980

 

Vin amas mia kor´

dum mia tuta vivo

mia kor´

Je ĉiu adiaŭo, mia kor´

profunde kun pasio

amas mia kor´

En ĉiu verso kantas mi

ke vin mi amas

ke ardas mia kor´

dum mia tuta vivo

Se vi promenas for

vi estas la konstanta rememor´

kaj post la reveno ĝojas mi

ke nia amo floras pli kaj pli

denove malesper´´

eternas la malĝojo kaj sufer´

se nova la disiĝo daŭros ja

dum nia tuta vivo.

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

*

ĈIO ESTAS BELA SUR LA TERO

 

“Quero que vá tudo para o inferno”

Roberto Carlos < 19/abril/1991

&

Erasmo Carlos < 5/junho/1941

 

La ĉielo bluas, bela suno brilas pli,

tamen vi silentas kaj malĝojas mi sen vi

En la mondon venis tiu nova sento

kaj pro la foresto ekestas la turmento...

Volas mi, ke vi ne vintru dum somero

ĉio estas bela sur la Tero!

 

La vivo ne gravas se mi amas kun malĝoj’

aŭto mia haltis pro paneo sur la voj’

kien mi veturas ĉio vere grizas

ŝajnas, ke vi mortis, silento min surprizas...

Volas mi, ke vi ne vintru dum somero

ĉio estas bela sur la Tero!

 

Ne eltenas plu la kor’ trista sen vi

ĉar silentas vi, mi ploras multe pli,

ja volas mi, ke vi ne vintru dum somero

ĉio estas bela sur la Tero!

ho, ho, ho!

ĉio... estas bela... sur la Tero!

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

 

RIMARKO

Ĉar versio estas ne traduko,

Jo®ge das Neves preferis

ne uzi la vorton ínfero em la refrano.

 

 

 

LA ROZOJ SILENTAS

AS ROSAS NÃO FALAM

Majstro Kartola

Mestre Cartola Angenor de Oliveira

Batas la kor´, kun sopiro kaj nova esper´

ĉar plifoje finiĝas somer´

ĉe ni

Vi estas for dum reveno al nia ĝarden´

kaj sen vi restas nur la ĉagren´

apud mi

 

Rozoj, mi plendas

(kia stultaĵo ¡ , la rozoj silentas)

sed la rozoj tute konsentas

ke parfumo devenas de vi, ha!

Kaj tie-ĉi daŭras nur miaj larmoj sinceraj

miaj sonĝoj kaj revoj misteraj

pro vi.

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

*

Sekvante

Parodio al propra versio surpre

de la kanzono “La rozoj silentas”

kantebla laû “As rosas não falam”

de Majstro Kartola

 

O M A Ĝ E

al

B E B E L

poetino for de la Verda Ĝardeno

 

LA FLOROJ SILENTAS

 

Flugas la kor’

pro saŭdado kaj tro da sufer’

ĉar sen vi vivas mi sur la Ter’

sen fervor’...

 

Vi estas for de ĝardeno

dum tuta somer,

kaj sen vi

restas mi sen promen’

tie ĉi.

 

Ho, poetino (mi plendas),

kaj floroj silentas

sed la floroj tute konsentas,

ke saŭdadon mi sentas pri vi

ha!

 

Kaj tie-ĉi

 

versas nur miaj versoj sinceraj,

miaj revoj kaj sonĝoj mizeraj

pro vi...

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

*

 

STELE BRILAS

ESTRELA D´ALVA

Noel Rosa 1910<>1937 & João de Barro < Braguinha Carlos Alberto Ferreira Braga 1907<> 2006]

Ja stele brilas Venuso bela,

la planedo plej hela

sur brazila ĉiel’

kamparaninoj pro Venusa simbolo

kantas versojn pri amo

dum momenta parolo.

 

Kamparaninoj, inspiroj

kaj muzoj popularaj

princinoj karaj

nur vi min ne kompatas

kaj min lasas for

kamparaninoj

steloj de mia destino

en mia brusto korbatas

pro la sopiro pri vi !

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

*

L A P L A C O

A P R A Ç A Carlos Imperial

1936<>1992

Mi vekiĝis trista pro saŭdado , pro angor´

Hodiaŭ tre malĝojas, eĉ ploras mia kor´

mi sidas sur la benko de la placo nun sen vi

la amo komenciĝis tie-ĉi.

 

La sama placo, la sama benko,

la samaj floroj, la sama ĝarden´

sed forestas

vi en la placo

sen vi ne festas

mi sola dum promen´.

 

En mia memoro ripetiĝas la afer´´

la kisoj, amdeklaroj, mil promesoj sur la ter´

per mia tranĉileto vian nomon ĉizis mi

sur arbo staranta tie-ĉi.

 

La sama placo ...

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

*

M A R I L E N A

Laŭ muziko

de

Geraldo Moreira

Venu, ĉe mia kor’

kantu kun mi Marilena

venu, ĉe mia kor’

batas por vi, Marilena

via rideto knabina

vizaĝo de anĝelo

venas de amo senfina

venas el ĉielo

Vidu, ke mi feliĉas

nur pro vi, Marilena

kantu, ĉar via voĉo

estas kanto sirena

revoj kaj sonĝoj pro vi

min ravas kaj inspiras

kantu kun mi, ho Marilena

vin amas mi

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

*

 

S A Ŭ D A D O al M A C E I O'

 

Saudade de Maceió
Autor do original

LOURIVAL PASSOS

Tradução juxtalinear

da versão para o Esperanto

Jo®ge das Neves



Aj, aj, da saŭdado jen tro, (Ai, ai, a saudade é demais,)
sen vi ploros mi Masejo’! (sem ti vou chorar, Maceió!)

Alagoas, juveno valora (Alagoas, jóia valiosa)
ĉe l’ okuloj de la sirenar’ (ante os olhos das sereias)
pro la maro mirinde kolora, (por causa do mar maravilhosamente colorido)
ĝi, smeraldo en formo de mar’! (ele esmeralda em forma de mar!)
Eĉ la luno promenas ĉiele (Até mesmo a lua passeia no céu)
amindumas kaj brilas por vi... (namora e brilha por ti...)
Masejo’, mi ripetas fidele, (Maceió, repito com fidelidade)
ke vi estas ĉi verko de Di’ ! (que tu és esta obra de Deus!)

Aj, aj, da saŭdado jen tro, (Ai, ai, a saudade é demais,)
sen vi ploros mi Masejo’! (sem ti vou chorar, Maceió!)

Ĵatiuka, Franses’, Paĵusara (Jatiúca, Francês, Pajuçara)
Ponta Verde kaj pli, multe pli (Ponta Verde e mais, muito mais)
ĉarmaj plaĝoj, trezor’ senkompara (charmosas praias, tesouro sem igual)
por feliĉo, plezur’, poezi’! (para felicidade, prazer, poesia!)
La popolo profunde gastama (O povo profundamente hospitaleiro)
ĝentilecon elmontras en kor’, (gentileza demonstra no coração,)
Masejo’, tiel bela kaj fama (Maceió, tão bela e famosa)
mi ne povas de vi vivi for! eu não posso de ti viver longe!)

Aj, aj, da saŭdado jen tro, (Ai, ai, a saudade é demais,)
sen vi ploros mi Masejo’! ( sem ti vou chorar, Maceió!)

 

Versio speciale verkita por kunkantado dum la Brazila Esperanto-Kongreso/1986 en MACEIÓ (AL)

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

*

 

I JUST CALLED TO SAY “ I LOVE YOU”
de

STEVIE WONDER

Eu chamei porque te amo
Kantebla versio

Tradução juxtalinear

da versão para o Esperanto

Jo®ge das Neves


VOKIS MI, ĈAR VIN MI AMAS

 

Vin amas mi el tuta kor’ {Amo-te de todo o coração
se vi ĉeestas aŭ se vi promenas for {se aqui estás ou passeias distante
nenia tago, nenia hor’ {nenhum dia, nenhuma hora
nenia revo kaj neniu bela flor’ {nenhum sonho, nenhuma flor
valoras pli aŭ daŭras plu.{ vale mais ou dura mais.
Pro vi la suno brilas sur ĉiela blu’ {Por ti o sol brilha em céu azul
en la real’, en fantazi’ {no real, em fantasia
vi, la etoso kaj eterna poezi’ ! {és o ambiente e eterna poesia!

Vokis mi, ĉar vin mi amas {Chamei porque te amo
vokis mi, ĉar vin tre amas mi {chamei porque te amo muito
vokis mi, ĉar vin mi amas {chamei porque te amo
amas mi el fundo de la kor’ ! {amo-te do fundo do coração!

Dum la printemp’, dum la somer’ {Na primavera, no verão
rigora vintro aŭ senfrukta aŭtun’ {rigoroso inverno ou infrutífero outono
ja ĉio belas sur tuta Ter’ {de fato t udo é belo na Terra
pro vi promenas sur ĉiel’ arĝenta lun’, {por ti passeia no céu uma prateada lua
odoras flor’ en la ĝarden’ {perfuma flor no jardim
pepas birdetoj kaj forflugas la ĉagren’ {pipilam passarinhos e voa a tristeza
eĉ mumur’ de frosta vent’ {até o mumúrio do gelado vento
ne signifas la parolon de turment’...{nem significa a palavra de um tormento...

I just called to say “je t’ aime”
vokis mi, “porque te adoro mucho”
vokis mi, ĉar vin mi amas
amas mi el la fundo de la kor’

 

Amore mio, ĉio estas poezio!
Amore mio, tudo é poesia!

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

*

 

DAŬRAS VI EN MIA KOR'

Laŭ temo de la filmo

Always in my Heart/1942

SEMPRE NO MEU CORAÇÃO


Daŭras vi en mia kor’
daŭre vivas tie-ĉi
en la brilo de memor’
nia kanzon’ kaj melodi’
Daŭras vi en mia kor’
en plej dolĉa emoci’
en la plej ĝoja kolor’
en mia ama fantazi’
Daŭras vi en mia kor’
okulverde vivas vi
eĉ kiam estas for
vi ja eternas tie-ĉi.
Nia amo daŭre floras
kun saŭdado mi memoras
estas vi eterna flor’

Daŭras vi en mia kor`

 

Jo®ge das Neves * Geogo das Neves

poeta@infolink.com.br

Rio de Janeiro

BRAZILO

 

 VALE LEMBRAR

DIREITOS AUTORAIS

que

são protegidos

pela

Lei nº 9610/98.

Violá-los é crime estabelecido

pelo artigo 184 do Código Penal Brasileiro.

NÃO COPIE SEM DIVULGAR A AUTORIA