M A R I L E N A

“ Vem, junto ao meu coração,
cantar comigo, Marilena...”
Venu, ĉe mia kor’,
kantu kun mi, Marilena
Venu, ĉar mia kor’
batas pro vi, Marilena
Via rideto knabina
vizaĝo de anĝelo
venas de amo senfina
venas el ĉielo
Vidu, ke mi feliĉas
nur pro vi, Marilena
kantu, ĉar via voĉo
estas kanto sirena
revoj kaj sonĝoj pro vi
min ravas kaj inspiras
kantu kun mi,
ho, Marilena, vin amas mi!
Jo®ge das Neves * Geogo das Neves
Rio de Janeiro
BRAZILO
Verdire mi adapatis la versojn
al tre malnova kaj bela kanzono de Geraldo Moreira.
Konfesinde mi kutime ĝin kantas hejme omaĝe al la Muzo.
Na verdade adaptei os versos
a uma antiga e bela canção de Geraldo Moreira.
Confesso costumo cantá-la em casa em homenagem à Musa.
*
Versio laŭ temo de la filmo
Always in my Heart/1942,
(portugallingve ekzistas DVD
"Sempre no meu Coração"
Daŭras vi en nia kor’,
kaj ĉeestas tie-ĉi
en la brilo de memor’
en ĉi kanzon’ kaj melodi’.
Daŭras vi en nia kor’
en plej dolĉa emoci’
en la plej ĝoja kolor’
en Esperanto-
fantazi’.
Daŭras vi en nia kor’
okulbrile vivas vi,
eĉ kiam estas for,
vi ja eternas tie-ĉi.
L’ amikeco daŭre floras
kun sopiroj ni memoras
estas vi eterna flor’
daŭras vi en nia kor' !
Jo®ge das Neves * Geogo das Neves
Rio de Janeiro
BRAZILO
Dimanĉe (la 3an de Junio 2007)
interrete mi ĝin kantis
dum SKAJPO-konferenco.
*
B O N V E N O
Kanzono de afableco je 4 voĉoj
Muziko: H. Villa-Lobos * Teksto: Manuel Bandeira
Originalo
BOAS VINDAS
Amigo, seja benvindo !
A casa é sua, não faça cerimônia,
Vá pedindo, vá mandando
Seja seu tudo o que tenho de meu
E mais a Divina Graça...
Amigo, seja benvindo !
Amiko, estu bonvena !
La domo vias, restadu viaplaĉe,
Vi ne petas, vi ordonas
Ja por vi ĉio plej bona de mi
Kaj plie la Dia Graco...
Amiko, estu bonvena !
Jo®ge das Neves * Geogo das Neves
Rio de Janeiro
BRAZILO
*
AMIKECO
AMIZADE
Laŭ muziko de nekonata aŭtoro
Kia plezuro vidi vin tie-ĉi
paroli pri amo kaj pri poezi’
ĉirkaŭpromeni mane-en-mane
gesamideane babili pri ni.
El viaj koroj ĉarme sinceraj
l’ esprimoj koĥeraj
ŝprucas karese
ŝajnas, ke ĉio vekiĝas glore
birdaro ĥore
pepas senĉese...
Ha, kia plezuro!
Ha, kia plezuro!
aŭtunas, vintras,
printempas, someras
l´ amikeco profunde prosperas
en mia kor’,
en via kor’,
kia feliĉo al ni!
Jo®ge das Neves * Geogo das Neves
Rio de Janeiro
BRAZILO
*
ETA VALSO
PEQUENA VALSA
Amata mia
mia feliĉo
vi ekzistas
kaj mi ne tristas
ĉar mia vivo el vi konsistas
ĉe la fenestro de miaj revoj
esperas mi
ke mia amo
estu feliĉo
al
vi
Jo®ge das Neves * Geogo das Neves
Rio de Janeiro
BRAZILO
MENCIU LA FONTON
okaze ke vi kopias
respeku
RAJTON DE AŬTORECO
*
VALE LEMBRAR
DIREITOS AUTORAIS
que
são protegidos
pela
Lei nº 9610/98.
Violá-los é crime estabelecido
pelo artigo 184 do Código Penal Brasileiro.
NÃO COPIE SEM DIVULGAR A AUTORIA
